La distrikto Muldental (germane: Landkreis) ĝis la 31-a de julio 2008 estis administra unuo en la nordo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Grimma estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 894 km² fine de la jaro 2007 loĝis 129 166 homoj; do meznombre 144 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231). La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kaj la najbara distrikto Leipziger Land unuiĝis al nova distrikto Leipzig.
Distrikto Muldental | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Muldentalkreis | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Grimma | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2007-12-31) | 129 166 | ||
Loĝdenso | 144 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 894 km² (89 400 ha) | ||
Distrikto Muldental sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 51° 14′ 24″ N, 12° 43′ 48″ O (mapo)51.2412.73 [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | MTL | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Muldental [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Fondo | 1994 | ||
Malfondo | 2008 | ||
Najbaraj distriktoj de la historia distrikto Muldental estis norde la distrikto Delitzsch, nordoriente kaj oriente la distrikto Torgau-Oschatz, sudoriente la distrikto Döbeln, sude la distrikto Mittweida kaj en la okcidento la jam menciita distrikto Leipziger Land.
La distrikto havis sian nomon de la rivero Mulde, kiu trafluis kaj daŭre trafluas la teritorion.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.