komunumo en la departemento Creuse de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mortroux estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 308 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Tiu ĉi artikolo temas pri la francia komunumo Mortroux. Krome ankaŭ parto de la franclingva municipo Dalhem en Belgio havas tiun nomon. |
Mortroux | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Bonnat |
INSEE kodo | 23136 [+] |
Poŝtkodo | 23220 |
Kodo laŭ INSEE | 23136 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Guy Marsaleix 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 308 (2 006) |
Loĝdenso | 23 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°23′54″N 1°54′58″O (mapo) |
Alto | 300 m - 424 m |
Areo | 13,28 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46.3983333333 °N, 1.91611111111 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Mortroux [+] | |
Mortroux etendiĝas sur 13,28 km², kaj havis 308 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 23 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Mortroux situas je alteco de 424 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Mortroux apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Guy Marsaleix, kiu do fariĝis la loka urbestro.
André Chandernagor, eksa ministro de François Mitterrand inter 1981 kaj 1983, estis urbestro de Mortroux ekde 1953 ĝis 1977.
Mortroux apartenas al la kantono de Bonnat, kies ĉefurbo estas Bonnat. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.