From Wikipedia, the free encyclopedia
La Montfitiso, Montofitiso aŭ Okcidenta montofitiso, Phylloscopus bonelli, estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis iam konsiderata kiel okcidenta subspecio de pli ampleksa specio "Montofitiso", sed kiel rezulto de moderna taksonomia pristudo, tiu palearktisa specio estas nuntempe kutime konsiderata kiel du specioj (Sangster et al. 2002, Parkin 2003):
Montofitiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Montofitiso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus bonelli (Vieillot, 1819) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La reproduktaj teritorioj de ambaŭ specioj ne koincidas; dum ties aspektoj kaj kantoj estas tre similaj, sed la alvokoj estas tute diferencaj (vidu sube). Ili montras ankaŭ markatan diferencon en sekvencoj de DNA (Helbig et al. 1995).
Tiu specio estas migranta, kaj vintras en subsahara Afriko. Ĝi estas rara vaganto en Norda Eŭropo.
La Montofitiso estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en arbaroj. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto surgrunda. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ la Montofitiso estas insektovora.
Ĝi estas malgranda silvieca birdo. Plenkreskulo havas senmarkan grizverdecan dorson, helverdecan pugon, malhelverdecajn flugilojn kaj blankecajn subajn partojn. La beko estas malgranda kaj pinteca kaj la kruroj brunaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviecaj birdoj.
La Montofitiso havas pli brunan nuancon en la supraj partoj ol la Orienta montofitiso; tiu lasta foje havas verdecan nuancon anstataŭe. La kanto estas monotona trilado, nur iome diferenca el tiu de la Orienta montofitiso, kaj ankaŭ estas iom simila al tiu de la Arbarfiloskopo. La alvoko de la Montofitiso estas dusilaba hu-it, diferenca el tiu de la Orienta montofitiso, kiu estas tute diferenca akra ĉap, simila al tiu de Krucbekulo aŭ de Dompasero.(Helb et al. 1982)
La latina scienca nomo de tiu birdo devenas el la italia ornitologo Franco Andrea Bonelli.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.