From Wikipedia, the free encyclopedia
Monsalupe [monsaLUpe] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo (atribuita ankaŭ al La Moraña) kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Monsalupe estas etimologio komprenebla kiel Monto de Lupoj. Tiukadre simboloj aperas en la supra duono de la blazono, dum en la malsupra duono aperas du spikoj (agrikulturo) inter anzino (brutobredado).
Monsalupe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05163 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 4° 47′ U (mapo)40.768611111111-4.7811111111111 [+] | ||
Alto | 1 002 m [+] | ||
Areo | 17,5 km² (1 750 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monsalupe [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,5 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 60 loĝantojn, sed pli ol 300 somere, kiam multaj elmigrintoj revenas feritempe. Ĝi perdis multajn loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento kaj la duonon el la 1980-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 21 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 129 de Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj 85 de Salamanko.
Ĝi limas okcidente kun Aveinte; sude kun Ávila kaj Bularros; oriente kun Cardeñosa kaj Peñalba de Ávila; norde kun Las Berlanas kaj San Juan de la Encinilla.
Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La dekomenca setlejo estis je 1,5 km de la nuna domaro kiu estis translokigita en la 15-a jarcento pro invado de formikoj (ĉu termitoj). En 2006 oni malkovris mezepokan tombejon kun tomboj de 11a ĝis 16a jarcentoj, moneroj kaj kalkorestaĵoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj fungokolektado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado), sed la loĝantaro estas tre maljuniĝinta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.