BIblia nomo de Kanaanida dio From Wikipedia, the free encyclopedia
Moloĥo (aŭ Moleĥ aŭ Molok aŭ Mal'akh aŭ Melqart; hebree: מלך, kio estas nurkonsonanta prononcindiko: [mlĥ]) estas nomo jen de dio, jen de aparta tipo de ofero historie asociita kun la fajro. Moloĥo estis historie asociita kun kulturoj de Proksima Oriento: hebrea, kanaana, fenica kaj aliaj.
Moloĥo | |
---|---|
virdio • biblia temo | |
Verko | Perdita Paradizo Milito kontraŭ Salamandroj Howl Salammbô |
Informoj | |
Sekso | vira |
Kultata kiel dio, kies sidejo kuŝis en la urbo Geheno, al Moloĥo oni donis laŭdojn kaj, laŭ la plej probabla interpreto, homajn oferojn de infanoj, kiuj, post buĉado, estis bruligitaj en brulofero[1] en fajro ĉiam brulanta honore al tiu dio. Iom post iom Moloĥo fariĝis la nomo de la rito, dum kiu estis oferitaj infanoj (eble unuenaskitoj), por ke ili transformiĝu en kvazaŭdiaĵoj protektantaj de la familio.
Per la termino “moloĥo” oni indikis fenican riton, kies detaloj ankoraŭ ne iĝis tute klaraj, ankaŭ ĉar la atestoj pri tiu popolo nin atingis tra nerektaj vojoj, ofte el popoloj, kiuj ĝin konsideris malamika.
La Biblio, en la Malnova Testamento (2Reĝoj 23,10; Jeremia 7.31), iufoje citas dion Moloĥon kultatan de kanaananoj, al kiu estis oferitaj infanoj (la Biblio diras "pasigitaj tra la fajro"). Ĉi-kaze la Biblio indikas per tofetoj la lokojn kie oni okazigis tiujn oferojn. Aparte tiuj ĉi troviĝas menciitaj en la Levidoj, kie Dio ordonas mortigi tiujn, kiuj al religia sistemo oferas filojn (20,2-5) [2] Alia grava citaĵo elstaras en 1Reĝoj. Okazas ke al ĝi, sub la nomo de “Milkom”, reĝo Salomono, maljuniĝinta, en sia nedaŭra politeista fazo, estis omaĝanta aliajn diojn.[3] Temas pri aliaj dioj kaj ne pri Moloĥo. La tradukintoj de Septuaginto, kiuj tradukas per “moloĥo” povis esti influitaj de la greka mitologio kaj ĝia dio Krono (la latina Saturno), kiu vere voradis siajn filojn. Pro tiuj motivoj ekzegezistoj dubas pri la ekzakta senco de tiu biblia teksto.
Dummezepoke, en diversaj eŭropaj landoj, aparte nordaj, la judoj estis kalumnie akuzataj pri kaptiado de kristanaj infanoj por rita “ofero” (bruligi ilin ankoraŭ vivajn kiel en la supozita biblia epoko). Vidu: Akuzo pri rita murdo [4]
Fontoj inter kiuj la Libro de Ĥanoĥ rakontas pri Moloĥo, plikorekte pri Molok, kiel la supera reprezentanto de rotoj de falintaj anĝeloj, konataj kiel “Zorgantoj” kiuj decidis malsupreniris al la tero homforme por studi kaj ami aliajn filojn de Dio: pro tio ili estos poste punataj resti sur la tero dum ilia ĉefo, ekzemple, ĝuste Molok, estos forapartigita en nekonata dezerto.
En tiu medio, Molok similas al la falinta anĝelo Azazelo, ankaŭ li sendita kontroli la homaron, sed kiu poste generis kun homaj virinoj la Nefilim kaj donis al la mondo novajn malpermesitajn sciojn.
Moloĥo aperas ankaŭ en videoludoj kaj societaj ludoj kun funkcioj de senpieca ruzisto kaj vojrabistoj, kvankam foje de bonfaranto.
En slango, oni foje uzas “Moloĥo” kiel verbo por signifi organizaĵon aŭ personon kulpa de malbonvola ago aŭ intenco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.