urbo en Birmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Mjejk, iam Mergui estas signifa universitata urbego, marhaveno en Birmo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de distrikto Mjejk. La areo interne de la urbo estas grava kontrabanda koridoro el Tajlando.
Mjejk situas laŭ la Andamana Maro ĉe buŝo de la rivero Tenaserim en suda parto de la lando. Jangono troviĝas 557, Nepjido 850, Mandalajo 1092 km.
La nuna Mjejk estis la plej suda parto de la Reĝlando Pagano inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj. Post la kolapso de la reĝlando en 1287 la urbo iĝis parto de pluaj tajaj reĝlandoj ĝis mezo de la 18-a jarcento. Jam de la 16-a jarcento la urbo estis grava marborda komerca centro kun la eŭropanoj. La franca oficiro Chevalier de Beauregard estis farita reganto de la urbo de Mergui post la siama-brita milito (1687). La francoj estis forpelitaj depost la siama revolucio en 1688. La birmanoj kaptis la urbon en 1765, ili cedis la regionon al la britoj post la Unua angla-birma milito en 1826.
En Mjejk la loĝantaro okupiĝas pri fiŝkaptadoj, kolektadoj de manĝeblaj konkoj, produktadoj de naturaj kaŭĉukoj kaj kokosoj. Ĉefe la najbara arkipelago estas turisma centro.
Mjejk situas en musona tropika klimato. La pluva sezono daŭras de majo ĝis oktobro. La jara suma precipitaĵo estas 3921 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias 22-31 °C.
Mjejk havas maran havenon kaj internacian flughavenon. La vojo el nordob finiĝas ĉe la haveno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.