termino en la Japana Esperanto-movado. Ĝin kreis supoze Miyamoto Masao en la 1980-aj jaroj From Wikipedia, the free encyclopedia
Minsaigo (民際語) estas termino en la Japana Esperanto-movado. Ĝin kreis supoze Miyamoto Masao en la 1980-aj jaroj.
Minsaigo estas kunmetita vorto el min (民, popolo aŭ civito) + sai (際, inter) + go (語, lingvo) koncernanta internacian lingvon kiu siavice estas tradukita kiel Kokusaigo, 国際語 = koku (国, nacio) + sai (際, inter) + go (語, lingvo).
Oni uzas ĝin diverssignife kaj ne ekzistas konkreta konsento pri la signifo kaj la difino de la vorto. Tamen ŝajne la Japanaj Esperanto-movadanoj uzas ĝin por Esperanto prefere al internacia lingvo kiu en Japanio nuntempe pensigus pri la angla lingvo (tiel la movadanoj konsideras).
Iuj tradukas la vorton Minsaigo kiel transnacia lingvo aŭ transpopola lingvo, tamen aliaj simple tradukas ĝin kiel internacia lingvo.
Jen estas ekzemploj de klarigo per la vorto Minsaigo pri Esperanto por ne-esperantistoj kaj komencantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.