Minejo Hlubina (Ostrava)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Minejo Hlubina - Bohumil Laušman - Hlubina - tio estas nomoj, kiujn havis la minejo Hlubina situanta en Malsupra regiono Vítkovice en Ostrava.
Minejo Hlubina en Ostrava | |
Tiefbau schacht, Důl Bohumil Laušman | |
minejo | |
Minejo Hlubina en Ostrava | |
Oficiala nomo: Důl Hlubina | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | OKKB |
Baseno | Ostrava baseno |
Najbaras kun | Malsupra regiono Vítkovice |
Kvartalo | Moravia Ostrava |
Situo | Minejo Hlubina |
- koordinatoj | 49° 49′ 16″ N 18° 16′ 41″ O (mapo) |
Profundo | 1 200 m |
Areo | 3,82 km² (382 ha) |
Fondo | 1852 |
Fondinto | Salomon Mayer Rothschild |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Minado | nigra karbo |
Periodo de minado | 1863–1991 |
Pojara minado | ĝis 778 000 t |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Důl Hlubina | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La Minejo Hlubina (Tiefbauschacht) estis fondita en la jaro 1852 fare de Salomon Mayer Rothschild. La 16-an de novembro 1931 estis aligita al ĝi minejo Šalomoun, kiu devene memstariĝis en la jaro 1939. La origina nomo de la minejo estis la 17-an de julio 1946 ŝanĝita je Minejo Bohumil Laušman, en februaro de 1949 ĝi revenis al la devena nomo Hlubina. La 1-an de januaro 1958 estis al la minejo Hlubina aligita minejo Generál Jeremenko. La 1-an de julio 1987 la minejoj Hlubina kaj Ostrava estis kunigitaj en unu entreprenon Minejo Ostrava kun memstaraj uzinoj.
La Minejo Hlubina ekzistas ekde la jaro 1852 ĝis hodiaŭ, ekspluatado de karbo okazis en la jaroj 1863-1991. Ekspluatitaj estis karbaj galerioj en jaklovecaj kaj hrušovaj tavoloj. La mineja kampo havis areon 382 ha, malfermita ĝi estis per tri ŝaktoj ĝis profundeco 1200 metroj al la 12-a etaĝo. La ekspluatado estis ĉesigita la 30-an de junio 1991 kaj la ŝaktoj estis superŝutitaj. Nuntempe estas en propono de Unesko proklami kiel ŝirma memorigaĵo la minejon Hlubina kun apuda koaksigejo kaj altforna trafiko de ferfabrikoj Vítkovice kaj sekve alirebligi la tutan areon en formo de industria skanzeno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.