komunumo en la departemento Aveyron de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Millau [mijo] estas franca komunumo en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi troviĝas en la departemento Aveyron (de kiu ĝi estas subprefektejo), 48 km sudoriente de Rodez. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 21 712 loĝantoj sur areo de 168,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Alès kaj al la kantono Millau-1.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Millau (stacidomo). |
Millau | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Sudo-Pireneoj | ||||
Departemento | Aveyron (12) | ||||
Arondismento | Millau | ||||
Kantono | Millau-1 kaj Millau-2, kiuj ĝis 2015 nomiĝis Millau-Okcidento kaj Millau-Oriento | ||||
Komunumaro | Millau Grands Causses | ||||
| |||||
INSEE kodo | 12145 [+] | ||||
Poŝtkodo | 12100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 712 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 129 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 6′ N, 3° 5′ O (mapo)44.097783.07778 | ||||
Alto | 379 m [+] | ||||
Areo | 168,23 km² (16 823 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Millau [+] | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Aguessac, Castelnau-Pégayrols, La Cavalerie, Comprégnac, Creissels, La Cresse, Lapanouse-de-Cernon, Nant, Paulhe, La Roque-Sainte-Marguerite, Saint-Beauzély kaj Verrières.
Millau estas konata interalie pro sia ponto, unu el la plej altaj en la mondo. La lastajn jarojn la komunumo iĝis fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto fare de José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.
2 km for de Millau troviĝas iama produktejo de keramikaĵoj el la gaŭla-romia periodo.
Oni inaŭguris en 2004 la plej altan ponton de la mondo, nome viadukto de Millau.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.