Militordeno de Sant'Iago da Espada

From Wikipedia, the free encyclopedia

Militordeno de Sant'Iago da Espada

La Militordeno de Sant'Iago da Espada, per kompleta nomo Antiga, Nobilíssima e Esclarecida Ordem Militar de Sant'Iago da Espada, do Mérito Científico, Literário e Artístico,[1] estas portugala honorordeno kreita la 5an de julio 1175. Fondita kiel monak-milita ordeno kun la nomo Ordem de Santiago, ĝi havis religiajn, militajn, senjorlandajn kaj honorigajn celojn ĝis 1789, kiam pro ordono de la reĝino Maria la 1-a ĝi estis elekleziigita kaj iĝis simple honoriga ordeno. Nuligita en 1910, ĝi estis restaŭrita la 1an de decembro 1918 dum la regado de Sidónio Pais.[2] Aktuale ĝi estas atribuita per Dekreto de la Prezidanto de la Respubliko pro tialoj de literaturaj, sciencaj aŭ artaj atingoj.[3]

Thumb
Regulro de 1547 de la Ordeno de Sant'Iago da Espada.

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.