Militista registaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Militista registaro estas tipo de registaro, en kiu la ŝtato estas kontrolata de militisto aŭ de branĉo de armeo. Ĝenerale la Militistaj registaroj enpoviĝas laŭ esceptaj okazoj, ĉu kiel reago al registara krizo ĉu pere de puĉo pro diversaj tialoj aŭ alimaniere kiam temas jam dekomence pri militistaj socioj.
Militista registaro povas aludi al unu de tiuj du situacioj aŭ al ambaŭ kune:
- Militista diktatoreco, ekzemple Diktatoreco de Primo de Rivera en Hispanio (1923), en Argentino kaj aliaj landoj de Sudameriko en 1970-aj jaroj ktp.
- Militista okupado, ekzemple en Pollando kaj aliaj eŭropaj landoj dum la okupado fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito (1939-1945) ktp.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.