From Wikipedia, the free encyclopedia
Miklós Szontagh aŭ Szontágh [miklOŝ sontAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontagh Miklós estis hungara kuracisto, balneologo, botanikisto. Lia samnoma filo estis Miklós Szontagh (1882) (same balneologo).
Miklós Szontagh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1843 en Dolný Kubín |
Morto | 2-an de decembro 1899 (56-jaraĝa) en Nový Smokovec |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Dániel Szontagh (en) |
Infano | Miklós Szontagh |
Okupo | |
Okupo | kuracisto botanikisto ĵurnalisto |
Miklós Szontagh naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1843 en Hungara reĝlando en Alsókubin (nuntempa Dolný Kubín en Slovakio). Li mortis la 2-an de decembro 1899 en Újtátrafüred (nuntempa Nový Smokovec en Slovakio).
Miklós Szontagh estis edukita hungare, germane, slovake. Li frekventis gimnazion en Silezio, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1868. Jam dum lernado li okupiĝis pri botaniko. Post la diplomo li vivis en Pest (urbo), kie li redaktis gazeton. Inter 1872 kaj 1876 li vojaĝis en Germanio, Svislando, Francio, Italio, Turkio. En 1873 li iĝis balneologo en Ótátrafüred, kie li la unua ekvidis kuracajn efikojn de la loka klimato. Li fondis apude novan kolonion Újtátrafüred, kie li kuracadis ekde 1876. Tio estis la unua hungara kuracejo, kiu funkciis ankaŭ vintre. En 1892 estis li la unua, kiu skiadis en Tatroj. Li estis ankaŭ signifa turisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.