bizanca imperiestro From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikaelo la 8-a Palajologo (en greka: Μιχαὴλ Η΄ Παλαιολόγος, latinigite: Mikhaēl VIII Palaiologos; 1223 – 11a de decembro 1282) regis kiel kun-imperiestro de la Nicea imperio el 1259 ĝis 1261, kaj kiel Bizanca Imperiestro el 1261 ĝis sia morto. Mikaelo la 8-a estis la fondinto de la Palajologa dinastio kiu estos reganta en la Bizanca imperio ĝis la definitiva Falo de Konstantinopolo en 1453, tio estas la plej longdaŭra dinastio kaj de la bizanca kaj de la romia imperioj. Li rekuperis Konstantinopolon el la Latina imperio en 1261 kaj transformis la Nicean imperion en restaŭrita Bizanca Imperio.[1]
Dum lia regado konsiderinde rekuperiĝis la bizanca povo, partikulare la bizancaj armeoj kaj ŝiparo (ĝis 80 ŝipoj). Tio inkludis ankaŭ la rekonstruadon de la urbo Konstantinopolo, kaj la pliigon de ties loĝantaro kiu duobliĝis ĝis 70 000 loĝantoj.[2] Li reestablis la Universitaton de Konstantinopolo, kio kondukis al tio kio estas konsiderita Paleologa Renaskiĝo inter la 13a kaj la 15a jarcentoj.[2] En tiu epoko la fokuso de la bizanca militista povo translokiĝis al Balkanio, ĉefe kontraŭ la Bulgaroj, kio lasis la landlimon de Anatolio neatentita.[2]
Liaj posteuloj ne povos solvi tiun malakuratecon, kaj la Arsenida disigo kaj du enlandaj militoj (1321–1328 kaj 1341–1347) subfosos pluajn klopodojn por la teritoria plifirmigo kaj rekupero, kio elĉerpis la forton, ekonomion kaj rimedojn de la imperio. Konstantaj konfliktoj inter la sukcedantaj ŝtatoj kiel la imperijo de Tesaloniko, Trebizondo, Epiro kaj Serbio rezultis en permanenta fragmentado de iama bizanca teritorio kaj oportuno por pliiĝantaj sukcesaj konkeroj de etendaj teritorioj fare de post-Selĝukaj Anatoliaj bejlandoj, ĉefe tiu de Osmano, poste nomita la Otomana Imperio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.