hungara advokato From Wikipedia, the free encyclopedia
Mihály Hompola [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hompola Mihály estis hungara advokato, politikisto, parlamentano.
Mihály Hompola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1900 en Lakócsa |
Morto | 7-an de novembro 1967 (67-jaraĝa) en Szigetvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs (–1925) |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto |
Mihály Hompola[1] naskiĝis la 30-an de julio 1900 en Lakócsa, li mortis la 7-an de novembro 1967 en Szigetvár.
Mihály Hompola frekventis gimnaziojn en Szombathely, Budapeŝto kaj Keszthely, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1925, post 5 jaroj advokatan licencon. Inter 1925-1930 li estis advokatkandidato en Kaposvár kaj Szigetvár, poste li malfermis advokatan kontoron en Barcs, samtempe li politikadis. Dum la nazia erao (1944) li estis soldato, inter 1945-1947 li estis parlamenta deputito, poste li estis ofero de komunismaj fiagoj. Inter 1950-1958 li denove estis advokato en Szigetvár. Li pensiuliĝis en 1960.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.