Remove ads
bilda prezento de vizaĵo, per interpunkciaj signoj kaj aliaj skribsignoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Miensimbolo[1][2], mienvinjeto[1][2] aŭ mieneto[1][2] estas kombino de tipografiaj signoj uzata por esprimi senton aŭ nuanci frazon je Interreto, babilejo, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS) ktp.
Pluraj lingvoj uzas la vorton emoticon [emOtikon] ("emocia simbolo"), inter esperantlingvaj komputilistoj oni ĝin ofte simple nomas mieno, sed oni ankaŭ povas uzi la vorton emociikono (emocio + ikono).
Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, miensimboloj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.
La plej kutima miensimbolo estas: :-) nomata ankaŭ ridetulo. Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren por kompreni). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.
Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.
Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn miensimbolojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Ekzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".
En la rusa lingvo kaj en aliaj lingvoj de la eksa Sovetunio oni ofte uzas eĉ pli simplajn miensimbolojn, nome ) por ĝojo kaj ( por la malo, kiujn oni povas ripeti por plifortigi ilin. Ofte oni do uzas ))) aŭ (((.
Mieno | Signifo |
:-) | Ĝojo, Gajo |
:) | simpla feliĉa aŭ rideto |
:-)) | Ĝojego |
:-D | Granda rideto |
:'-) | Feliĉo |
:-( | malkontento |
:( | Malĝojo |
:-(( | Malĝojego |
:-> | Moketanta rideto |
;-) | Amindumado (per palpebrumoj), indikumado, okulsigno |
:'( | Plorado |
>:-( | Furiozo |
:-/ | Eta malkontento ; dubo |
Ne gravas | |
:-o | Miro |
:-O | Granda miro |
8-O | grandega miro |
:S | konfuzata |
:P | ellanganta |
:[ | deprimita |
:-] | Stulteco |
:-* | Kiso |
B-) | Mi portas ŝirm-okulvitrojn. |
8-) | Mi portas okulvitrojn. |
:-! | Mi fum(em)as. |
:-? | Mi fum(em)as perpipe. |
8:-) | Mi portas har-banton. |
:-)8 | Mi estas ino. |
:-):- | Mi estas viro. |
:-) | Mi portas ĉapelon. |
-) | Mi portas tradician orient-aziecan kampar-ĉapelon. |
:-)= | Mi havas barbon. |
}:-) | Mi havas imponan hararon. |
(:-) | Mi ne havas multe da haroj. |
:-[ | Mi estas vampiro. |
(-: | Mi loĝas en suda duonsfero. Mi estas maldekstrulo. |
:-)* | Mi estas esperantisto. |
(8-)=* | Mi estas Zamenhof. |
;;;-)) | Okulsignas BA4jo, t.e. la profilbildo de Beletra Almanako. |
Je 1982, en komputila diskutejo ĉe Carnegie-Mellon University, oni rimarkis, ke ŝercaj rimarkoj estis miskomprenataj seriozaj. Oni ekproponis manierojn marki humuron aŭ ironion. Scott E FAHLMAN proponis la 19-an de septembro, 1982 ekuzi :-) kaj :-(. Je 2002, Jeff BAIRD laboregis por serĉi, ĉu tiu mesaĝo estis inter malnovaj ŝirmokopioj kaj teamo sukcesis rehavigi ĝin la 10-an de septembro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.