From Wikipedia, the free encyclopedia
Michael Novak (naskiĝis la 9-an de septembro 1933 , mortis la 17-an de februaro 2017) estas taksata la plej fama esploristo-spertulo en la kampo de rilatoj inter la katolika penso kaj la institucioj de la kapitalista mondo. Naskiĝinte en 1933 en Johnstown, en Pensilvanio (Usono), estas edziĝinta kun Karen Laŭb-Novak el kiu havis tri filojn. La 4-an de majo 1994 estis ordenita per la 24-a “premio Templeton por la progreso en la religio”.
Michael Novak | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1933 en Johnstown | ||||
Morto | 17-an de februaro 2017 (83-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard Stonehill College (en) Pontifika Gregoria Universitato vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto filozofo diplomato politikologo vd | ||||
Laborkampo | Kristana filozofio, ekonomiko kaj teologio vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teologo, politologo, verkisto de diversaj monografioj en la kampo de sociaj sciencoj, Novak estas Senior Scholar ĉe la American Enterprize Institute de Vaŝingtono, kie direktis la departementon de la sociaj sciencoj. En 1981 kaj en 1882 servis kiel Ĉefo de la Delegacio de Usono en la Komisio de Unuiĝintaj Nacioj por la homaj rajtoj en Ĝenevo. En marto 1986 ĉefdeĵoris en la Usona Delegacio ĉe la Konferenco por la Sekureco kaj Kunlaborado. Krom la libro The Spirit of Democratic Capitalism (= La spirito de kapitalismo demokrata)[1] Novak verkis eseojn pri kristana personismo kaj pri temoj kiuj kunligas sociajn sciencojn kun religio.
Novak lekciis ĉe diversaj universitatoj, kiel ekzemple Harvard kiel titolulo de “Historio kaj la Filozofio de la religio”, kunlaboras, nun kaj ĉiam, kun diversaj sciencaj revuoj kiel First Things kaj National Review, kaj ne disdegnis bakalaŭriĝi pri teologio ĉe la Pontifika Gregoria Universitato [2]
NB. Preskaŭ ĉiuj tiuj verskoj estas tradukita al diversaj lingvoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.