From Wikipedia, the free encyclopedia
Michael CURTIZ (KERTÉSZ Mihály [kerte:s miha:j]) (naskiĝis la 24-an de decembro 1886 en Budapeŝto, mortis la 10-an de aprilo 1962 en Holivudo) estis hungardevena, usona filmreĝisoro, Oskar-premiito en 1944 pro la filmo Casablanca. Lia frato estis Gábor Kertész, lia edzino estis Lucy Doraine.
Michael Curtiz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Kertész Mihály | |||||
Naskonomo | Kaminer Manó | ||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1886 en Budapeŝto | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1962 (75-jaraĝa) en Sherman Oaks | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | germana • hungara • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gábor Kertész kaj Dezső Kertész vd | ||||
Edz(in)o | Bess Meredyth (en) (1929–1962) Lili Damita (en) (1925–1926) Lucy Doraine (1918–1923) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro scenaristo reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1912–1961 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en juda familio, en Budapeŝto, lia originala nomo estis Kertész Kaminer Manó. Li eskapis en aĝo de 17 el sia hejmo per cirko, poste lernis aktoradon kaj diplomiĝis en 1906 en la Aktorakademio.
Li komence laboris en Pécs, poste en Szeged. Li pretigis la unuan filmon en 1912, en la sekvaj jaroj studvojaĝis al Danio, en studio de tiam floranta Nordisk. Tie li laboris kiel asistento kaj reĝisoro kaj eĉ ĉefrolis en la filmo Atlantis. Li hejmenveturis en 1914 al Hungario kaj eklaboris en la filmfabriko de Jenő Janovics.
Li soldatservis en la unua mondmilito, dum la Hungara Sovetrespubliko translokiĝis al Aŭstrio. Li reĝisoris filmojn en Aŭstrio kaj Germanio, el kiuj la plej grava estas Sodoma kaj Gomorra (1922).
Li elmigirs en 1926 al Usono, kie ŝanĝis sian nomon al Michael Curtiz. Dum la longa holivuda kariero, li faris pli ol 100 filmojn.
(Neniu filmo restis plenlonge.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.