From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hmongoj (hmonge: Hmoob) estas indiĝena popolo de Azio en arbaraj, montaj regionoj de Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando. En Ĉinio la hmongoj estas klasataj kiel mjaŭoj[1][2] (苗, Miáo), kio signifas «kruda rizo» - vorto priskribanta la nomadajn popolojn malmulte integritajn. La hmongoj memnomas sin «montaranoj».
Hmongoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La hmongoj loĝantaj en Laoso reprezentas la 7,4 % de la tuta laosa loĝantaro. Ili estas inter la 49 listigitaj etnoj agnoskitaj de la laosa registaro en 1989.
En la lastaj jardekoj, granda nombro da hmongo migris al Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Germanio, Japanio, Argentino kaj Francio (inkluzive de Gujano). La plej granda parto ankoraŭ loĝas en Sud-Orienta Azio: Ĉinio, Vjetnamio, Laoso, Tajlando kaj Mjanmaro.
La hmonga lingvo apartenas al la hmong-mjena lingvofamilio. Ĝi havas plurajn dialektojn sed ĉefaj estas la "verda hmonga" kaj la "blanka hmonga", parolataj en Laoso, Tajlando, Vjetnamio kaj Mjanmaro. En Vjetnamio ankaŭ ekzistas aliaj dialektoj: la "nigra hmonga" kaj la "florumita hmonga".
Hmongoj plejparte estas aŭ animistoj aŭ kristanoj; kun tri preĝejoj en Vjetnamio.
Laŭ la loka hmonga kredo, la hmongoj ricevas tri animojn je la naskiĝo: la unua restas post la morto, la dua foriras al la transtomba mondo kaj la tria reenkarniĝas.
Mjaŭoj estas la kvina etna grupo inter la 56 naciecoj de Ĉinio. La censo de Ĉinio kalkulis ilin en 1989 je sep milionoj, kaj en 2000 je ĉ. naŭ milionoj. Ili vivas ĉefe en la arbaraj montaraj regionoj de suda Ĉinio. Ekster Ĉinio en Vjetnamio kaj Laoso, la popolo estas konata kiel hmongoj. Ili estas ordigitaj en Ĉinio al la mjaoj kiel ties subgrupo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.