From Wikipedia, the free encyclopedia
La menologio estas kolektaĵo de liturgiaj tekstoj uzataj en la ortodoksa Eklezio. Ĝi entenas la biografiojn kaj la “dian oficon” proprajn de la sanktuloj kaj konsistas en dekdu volumoj korespondantaj al la dekdu monatoj de la jaro.
La plej antikva bizanca menologio konata, redaktita komisie de la imperiestro Bazilo la 2-a, kaj tial kromnomata Menologio de Bazilo la 2-a estis kompilita de Simeono Metafrasto ĉirkaŭ la jaro 985-a, kaj formas 12 volumojn, kiuj kompleksive konsideratas ĉefverko de la bizanca arto, riĉigita per grandvaloraj miniaturaĵoj.
Ĝi estas konservita ĉe la Vatikana Biblioteko. Ĵuse estis publikigita faksimilo de la manuskripto.
Ĝi estis miniaturita de ekipo de 7-8 artistoj gviditaj de monaĥo Pantaleono; ĉiu miniaturo estas subskribita de sia aŭtora majstro. La ilustraĵoj troviĝas ĉe kappaĝe aŭ piedpaĝe. Pantaleono estis trudinta diagonalan komponan drelikon, ekstreme precizan kaj kontrolitan, kun solena skando.
Miniaturaj apartaĵoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.