From Wikipedia, the free encyclopedia
Mehetia estas vulkaninsulo kun relative juna stratovulkano kiu ankoraŭ daŭre aktivas. Ĝi apartenas al la Alventaj insuloj de Franca Polinezio kaj situas 110 km oriente de Tahitio.
Mehetia | ||
---|---|---|
monto • insulo • vulkano | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Societa Insularo | |
Geografia situo | 17° 53′ S, 148° 4′ U (mapo)-17.875-148.0675435 | |
Areo | 2,3 | |
Plej alta loko | Monto Fareura 435 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
La insulo estas iom pli granda ol 2 kvadrataj kilometroj. La plej alta punkto estas 435 metroj.
Mehetia ekestis dum la lasta miliona jarnombro. Antaŭ ol eŭropanoj koloniigis la areon, polinezianoj loĝis sur la insulo kaj ĝi estis komercostacio inter Tahitio kaj la Tuamotuoj. En 1776 Samuel Wallis vizitis la insulon. Li estis la unua eŭropano kiu albordiĝis. En la sama jaro ankaŭ Louis Antoine de Bougainville vizitis ĝin. Ĝis 1806 la insulo estis loĝata. En tiu jaro soldatoj el la Tuamotua arkipelago surprizatakis la insulanaron. La tuta populacio estis fortransportita.
Pliposte en la 19-a jarcento la insulo estis uzata kiel punkolonio. Post tio ĝi definitive estis forlasita. En 1982 por la lasta fojo la vulkano erupciis. En 1986 ankoraŭ forta tertremo sekvis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.