From Wikipedia, the free encyclopedia
Mazcuerras [mazKŬEras] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa. Ekde 1948, la municipo adoptas kunoficiale ankaŭ la nomon Luzmela, honore al la verko "La niña de Luzmela" de la verkistino Concha Espina, kies agado okazas en fikcia loĝloko inspirita en la loĝloko Mazcuerras.
Mazcuerras | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39509 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 083 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 18′ N, 4° 12′ U (mapo)43.298611111111-4.2066666666667 [+] | ||
Alto | 135 m [+] | ||
Areo | 55,65 km² (5 565 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mazcuerras [+] | |||
Ĝi limas norde kun la municipoj Cabezón de la Sal kaj Reocín, sude kun Cieza kaj Ruente, oriente kun Cartes kaj Los Corrales de Buelna kaj okcidente kun Ruente kaj Cabezón de la Sal.
La municipa ĉefurbo estas loĝloko Mazcuerras mem. Ĝi distas 46 km disde la regiona ĉefurbo, Santandero.
En la teritorio ekfluas la rivero Ceceja.
Por areo de 55,65 km² estas 2 080 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La municipo ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento, male al multaj aliaj ruraj lokoj de nord-centra Hispanio.
La 2 080 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo (florkultivado) kaj brutobredado (bovinoj), sed translokiĝis al rura turismo. Ĉefaj altiraĵoj en Mazcuerras mem estas la preĝejo de Sankta Marteno, de la 17-a jarcento kaj la ermitejo de Sankta Roĥo, de la 18-a jarcento. Pri nereligia arkitekturo menciindas domegoj kiel tiu de Nicolás de Hoyos Calderón (unua duono de la 18-a jarcento), la tipe kantabra domo kie loĝis la verkistino Concha Espina kaj la bieno Las Magnolias (1882, eklektikisma stilo), loĝejo de la verkistino Josefina Aldecoa.
En la municipo, elstaras jeno:
Aliaj interesaj lokoj estas jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.