From Wikipedia, the free encyclopedia
Matthäus von Pappenheim (1458-1541) estis germana humanisto, kronikisto, eldonisto, historiisto, genealogo kaj kanoniko en Aŭgsburgo. Li ricevis sian diplomon pri kanona juro en la Universitato de Peruĝo. Post tio, li estis nomumita rektoro, en 1492, en la Preĝejo de Sankta Gertruda, en Aŭgsburgo, kaj en 1493, li fariĝis kanoniko de la Katedralo de Aŭgsburgo, kaj en 1492, kanoniko de la Prepostejo de Ellwangen.
Matthäus von Pappenheim | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Matthäus (Marschalk) von Pappenheim | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1458 en Biberbach | |
Morto | 14-an de oktobro 1541 (83-jaraĝa) en Druisheim | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Peruĝo Universitato de Hajdelbergo Universitato de Ingolstadt | |
Familio | ||
Dinastio | Pappenheim vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li ĉiam partoprenis de la humanismaj rondoj kaj inter lia amikaro troviĝas Konrad Adelmann von Adelmannsfelden (1462-1547), Konrad Peutinger (1465-1547), la teologo de Ingolstadt Johannes Eck (1486-1543) kaj la bavara historiisto Johano Aventino (1477-1534). Lia plej grava verko estas la "Kroniko pri la Regantoj de Waldburg", kiu produktis multajn manuskriptojn. Li konsideriĝas unu el la fondintoj de la moderna genealogio en Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.