La nomo marĉaj ŝternoj uzatas por ŝternoj de la genro Chlidonias, kiuj tipe troviĝas en nesalaj marĉoj, pli ol en marbordo, kiel aliaj ŝternoj.
Marĉa ŝterno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrafrunta ŝterno Chlidonias albostriatus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Specioj
Estas kvar specioj:
- Nigra ŝterno, Chlidonias niger
- Blankflugila ŝterno aŭ Blankflugila nigra ŝterno , Chlidonias leucopterus
- Blankvanga ŝterno, Chlidonias hybridus
- La Nigrafrunta ŝterno, Chlidonias albostriatus (iama Sterna albostriata) estas nune agnoskita kiel apartenanta al tiu ĉi genro (Bridge et al., 2005).
La Nigraventra ŝterno (Sterna acuticauda) kaj la Blankvizaĝa ŝterno (Sterna repressa) povas esti lokataj ankaŭ en Chlidonias.
Priskribo
La marĉaj ŝternoj aŭ ŝternoj de la genro Chlidonias estas malpligrandaj kaj havas malpli forkoformajn vostojn ol aliaj ŝternoj, ekzemple tiuj de la genro Sterna. Malkiel ili, tiuj ĉi loĝas ĉe nesala akvo, kie ili nestas. Multe flugadas super akvo serĉante manĝaĵojn kaj povas ŝvebogvati. Reproduktuloj havas pli malhelan plumaron ol aliaj ŝternoj kaj plie somere ol vintre.
Referencoj
- Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto.
- Peterson, R. kaj aliaj, Guía de campo de las aves de España y de Europa, Barcelona, Omega, 1987.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.