From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marmora limozo, Limosa fedoa, estas granda (42-48 cm longa) vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative longkrura membro de la genro de limozoj.
Marmora limozo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Limosa fedoa (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj havas longajn blugrizajn krurojn kaj tre longan rozkoloran bekon iomete suprenkurvitan kaj malhelan ĉepinte. La longa kolo, brusto kaj ventro estas helbrunaj kun malhelaj strioj ĉe brusto kaj flankoj. La dorso estas punktomakulita kaj malhela. Ili montras cinamokolorajn striojn en la flugiloj dumfluge.
Ties reprodukta medio estas en nordaj herbejoj de okcidenta Kanado kaj nordocentra Usono proksime de marĉoj aŭ lagunetoj.
Aŭtune tiu specio migras poare al marbordoj kaj estuaroj de Kalifornio, Meksika Golfo, Meksiko kaj Suda Ameriko.
La loĝantaro de tiu specio malpliiĝis pro ĉasado fine de la 19a jarcento. Kvankam ili repliiĝis iome post tiam, la loĝantaro malpliiĝis denove lastatempe ĉar ties kutima medio estas uzata por terkulturrejoj. Fine de la 20a jarcento oni supozis, ke estas ĉirkaŭ 170,000 ekzempleroj. Ili povas vivi ĝis 30 jaroj.
Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado ĉe kotejoj, marĉoj aŭ strandoj. En malalta herbaro ili manĝoplukas insektojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj krustulojn, sed ili manĝas ankaŭ erojn da akva plantaro. Ĉio foje kun aliaj vadbirdoj.
Ili nestumas ekde maje kolonie surplanke, kutime inter malalta herbaro. Antaŭe ili ariĝas kaj la maskloj flugas kiel ceremonio, foje laŭ kieloka bildo. La ino demetas 4 verdecajn ovojn kaj post pli ol 3 semajnoj de kovado la idoj eloviĝas; zorgado daŭras pliajn 3 semajnojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.