veturila konkursa videoludo de Nintendo en la universo de Mario From Wikipedia, the free encyclopedia
Mario Kart Wii (マリオカートWii Mario Kāto Wī?) estas veturila konkursa videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Wii. Ĝi estas la sesa ludo en la serio Mario Kart. Ĝi aperis tutmonde en aprilo 2008.
Mario Kart Wii | |
---|---|
Disvolvo | Nintendo Entertainment Analysis & Development |
Eldoninto | Nintendo |
Distribuo | Nintendo eShop |
Produktoro | Hideki Konno |
Serio | Mario Kart |
Platformo | Wii |
Ĝenro | veturila konkursa videoludo |
Ludomaniero | multludista videoludo |
Regilo | Wii Classic Controller |
PEGI-klasifiko | PEGI 3 |
ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) |
Kiel en la antaŭaj ludoj de la serio, Mario Kart Wii enhavas ludeblajn rolulojn de la universo de Mario, kiuj konkuras en diversaj lokoj de la sama universo. Ludantoj povas uzi diversajn aĵojn por malhelpi la aliajn ludantojn aŭ por helpi sin por fini la konkurson unue. La ludo enhavas plurajn unuludantajn reĝimojn kaj plurludantajn reĝimojn. Reta plurludanta reĝimo per Nintendo Wi-Fi Connection estis disponebla de la lanĉtago, sed estis ĉesigita en majo 2014.
Mario Kart Wii povas uzi la regilon de la Wii, kiu estas nomita Wii Remote. Tiu regilo povas senti la movojn de la mano de la ludanto, kaj tio estas uzata por permesi intuician kaj realisman regon de la veturiloj (gokartoj aŭ motorbicikloj). Ĉiu fizika kopio de la ludo kunportis iun Wii Wheel, kiu estas neelektronika stirado en kiun oni enpuŝu iun Wii Remote.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.