From Wikipedia, the free encyclopedia
Marija Oksentijivna Primaĉenko (ukraine Марія Оксентіївна Примаченко) (naskiĝis la 30-an de decembro 1908 , mortis la 18-an de aŭgusto 1997) estis ukraina vilaĝa popolarta pentristino, reprezentanto de naiva arto.
Marija Primaĉenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1908 en Bolotnia |
Morto | 18-an de aŭgusto 1997 (88-jaraĝa) en Bolotnia |
Tombo | Bolotnia (en) |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Ukraina Popola Respubliko Ukrainio |
Familio | |
Infano | Fedir Prymachenko (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto vidartisto |
Verkoj | A Dove Has Spread Her Wings and Asks for Peace |
TTT | |
Retejo | http://www.prymachenko.in.ua/ |
La artisto okupiĝis pri desegnado, brodado kaj pentrado sur ceramikaĵo. Premiito de la Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko. Honorita Artisto de Sovetunio ekde 1970, Popola Artisto de Ukrainio. Pablo Picasso iam diris post vizito al ekspozicio de Primaĉenko en Parizo, "Mi kliniĝas antaŭ la arta miraklo de ĉi tiu brila ukraino."[1]
La jaro 2009 estis deklarita Jaro de Marija Primaĉenko fare de Unesko.[2]
Dum la rusia-ukrainia armita konflikto en februaro 2022, pli ol 20 de ŝiaj verkoj estis bruligitaj kiam rusaj soldatoj bombadis la Ivankiv-Muzeon, muzeo pri historio kaj loka historio[3][4][5]. Laŭ la kontroloj efektivigitaj de la teamoj de Unesko, 70 religiaj konstruaĵoj, 30 historiaj konstruaĵoj, 18 kulturaj centroj, 15 monumentoj, 12 muzeoj kaj 7 bibliotekoj estis tuŝitaj.Inter la koncernataj lokoj, Unesko citas interalie la muzeon Ivankiv de Kijivo, kiu estis tute detruita[6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.