From Wikipedia, the free encyclopedia
Virgulino mamnutranta (latine Maria lactans) aŭ Madono mamnutranta estas bildo de la mamnutranta Madono Maria.
Tia motivo jam troviĝis en malnova egipta kulturo, kie la diino Iziso mamnutras la knabon Horuso, kio simbolis fekundecon.
En Bizanco kaj en Okcident-Eŭropo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj la bildo de Maria lactans ricevis jenan interpretadon: Kristo, infano estas Dio, kiu per la patrina mamo rilatas al la homaro.
En kelkaj fontkapeloj barokaj de pilgrimejoj, akvo trafluas la mamojn de la virgulina statuo, kiel ekzemple en Mariahilf, Rengersbrunn aŭ Maria Ehrenberg.
Dum malfacilaĵoj por mamnutri aŭ tiel rilataj sanproblemoj, laŭregione virinoj preĝis antaŭ bildo aŭ statuo de mamnutranta virgulino, aŭ oferis vaksan replikon de siaj propraj mamoj kiel donaco.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.