Maria Milsom
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria MILSOM (fraŭlina nomo: GRUNER; plumnomo E. Ramo) (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1851 en Le Pouzin, Ardèche, mortis la 14-an de aŭgusto 1933 en Bossey, Haute-Savoie) estis franca esperantistino.
Maria Milsom | |
---|---|
Maria Milsom 60-jara, en grupfoto de 1911, dum la geedziĝo de la filo de ŝia frato | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Ramo |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1851 en Le Pouzin, Ardèche, Francio |
Morto | 14-an de aŭgusto 1933 en Bossey, Haute-Savoie |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | francino |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En Genève ŝi aktive kunhelpis kaj mone subtenis la movadon. Ŝi estis komitatanino de la loka Esperanto-grupo kaj sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo.
Ŝia familio de generacioj apartenis al la reformita eklezio, sed en 1910 ŝi konvertiĝis (helpe de pastro Austin Richardson) al la katolika kredo kaj fariĝis pioniro de Esperanto en katolikaj rondoj.
Sub la plumnomo E. Ramo aŭ simple Ramo ŝi kontribuis al la revuo Espero Katolika kaj tradukis la jenajn verkojn al Esperanto:
|
La pseŭdonimo Ramo venas de ŝia plena nomo: Renée Adèle Maria.
En 1879 Maria edziniĝis al Edouard Milsom, anglodevena negocisto en Lyon. Ili havis du filojn: Edwin, kiu mortis sen posteuloj, kaj Albert, kiu fariĝis jezuito.
Jean Amoureux: Pastro A. RICHARDSON - Apostolo de Katolikismo kaj de Esperanto Arkivigite je 2006-05-03 per la retarkivo Wayback Machine. En: Katolika Esperantisto 177 (junio 2002).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.