From Wikipedia, the free encyclopedia
Manihi estas korala atolo de la grupo Insuloj de reĝo Georgo en la Tuamotua Arkipelago, parto de Franca Polinezio. Ĝi estas unu el la plej nordaj insuloj de la Tuamotuoj kaj situas en la Reĝo Georgo subgrupo. La plej proksima insulo estas Ahe kiu situas 14 km okcidenten. La totala populacio estas 685 loĝantoj.
Manihi | ||
---|---|---|
Satelita foto de la NASA | ||
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 14° 27′ S, 146° 4′ U (mapo)-14.441944444444-146.071944444449 | |
Longo | 27 km | |
Larĝo | 8 km | |
Areo | 13 km² | |
Plej alta loko | 9 m | |
Loĝantaro | 685 (2012) 53 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Tenukupara | |
Manihi estas relative larĝa ovalforma atolo kaj estas 27 km longa kaj 8 km larĝa, ĝi konsistas el multaj insuletoj. La laguno estas bone konata inter spirtubantoj pro ĝia belega kaj diversa mara faŭno inter aliaj la manto. Estas nur unu pasejo al la laguno kiu situas je la suda parto de la insulo. Ĝi estas konata kiel Passe de Tairapa. 14.4585 °S, 146.0610 °U (mapo)
La ĉefvilaĝo estas Paeua. Alia grava vilaĝo, Turipaoa, situas en la suda parto de la atolo kaj havas proksimume 400 loĝantojn. Pluraj insuletoj estas loĝataj de populacioj de unuopuloj ĝis 400 personoj.
Populacio de Manihi atolo.
1977 | 1983 | 1988 | 1996 | 2002 | 2007 | 2012 | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
192 | 313 | 429 | 769 | 789 | 816 | 685 | ||
FontojŒze ISPF,[1] Mairie de Manihi[2] * : estimation |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.