Malestroit
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Malestroit (prononcu Maletroa) estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.
Malestroit | |
Komunumo | |
La placo de Bouffay | |
|
|
Oficiala nomo: Malestroit | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Morbihan |
Arondismento | Vannes |
Kantono | Malestroit (ĉefurbo) |
Interkomunumo | Valo de Oust kaj de Lanvaux |
Historia regiono | Bretona duklando |
Situo | Malestroit |
- koordinatoj | 47° 48′ 38″ N 2° 22′ 56″ U (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 95 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 10 m s. m. |
Areo | 5,81 km² (581 ha) |
Loĝantaro | 2 478 (2006) [1] |
Denseco | 426,51 loĝ./km² |
Urbestro | Bernard Miloux |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 56140 |
INSEE | 56124 |
Situo kadre de Francio
| |
Situo kadre de Morbihan
| |
Vikimedia Komunejo: Malestroit | |
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo | |
Maltrë (aŭ Maltrae) en la galoa lingvo, Malastreg en la bretona.
Ĉefurbo de kantono, ĝi estas trairata de la kanalo inter Nantes kaj Brest kaj per la rivero Oust, kiuj okupas la saman fluejon tiuloke.
Etimologio
La nomo aperis en 1131 laŭ la formo « Malestricum ». La nomo, laŭ Ernest Nègre havas dialektan originon kaj signifas malbona defilejo[2].
Heraldiko
Devizo
La devizo skribita fronte de la urbodomo « Quae numerat nummos non est male stricta domus », kiu estas tradukita tiel « Domo, kiu kalkulas sian monon ne estas malstrikta » aŭ « Domo riĉa neniam knaras ». ("les Baguenaudes Malestroyennes" - Jean-Paul Bourban)
Historio
Oni tradicie datas la fondon de Malestroit en 987 de monaĥoj, kiuj ekloĝis ĉe la bordoj de la rivero Oust.
Militpaŭzo estis tie subskribita en la 19-a de januaro 1343, en la unua hereda milito de Bretonio.
En 1987 festoj celebris la miljariĝon de la urbo.
Administrado
Demografio
En 1999 estis 2 472 loĝantoj en Malestroit.
Lokoj kaj monumentoj
- Preĝejo Saint-Gilles de la 11-a jc, parte detruita en la 10-a de septembro 1592. La tuta norda parto de la konstruaĵo estis aldonita dum la rekonstruo, same kiel bestaj statuoj (bovo, leono, aglo).
- Ruinoj de la preĝejo de la Madeleine sur la vojo de Ploermel, aktive ornamata por okazoj de la asocio de la loĝantoj kaj amikoj de la kvartalo de la Madeleine.
- Monaĥinejo de la senpeka Koncipado, komunumo de la hospitalaj fratinoj fondita en 1866, ĝi apartenas al la kongregacio de la aŭgustenaninoj de la korpardono de Jezuo.
- La kruco de la strato du faubourg Saint-Michel
- La kruco staranta kruciĝe de la strato faubourg Saint-Michel kaj de la strato des Augustines
Galerio
- Preĝejo Saint-Gilles
- Preĝejo Saint-Gilles
- Fontano de la orleono
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.