La malaja fluglemuro (aŭ glislemuro) (Galeopterus variegatus) estas specio el familio fluglemuroj (Cynocephalidae), ordo dermopteroj (Dermoptera). Ĝi estas sola specio de sia genro.

Thumb
Thumb
Arealo

Vivejo

Ĝi vivas en ĝangaloj de landoj de Sudorienta Azio: Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio.

Priskribo

La malaja glislemuro havas haŭtan membranon inter la kruroj, kio servas la glisflugon. Ĝia pelto estas bruna, ruĝe griza. Ĝia korpolongo estas 33–42 cm, el kiu la vosto estas 17,5–27 cm. Ĝia korpomaso estas 0,9–2 kg.

Konduto

La malaja glislemuro estas nokta besto, manĝas ĉefe florojn, burĝonojn, ŝosojn, junajn foliojn, fruktojn kaj nektaron, sukojn.

Reproduktado

Fine de 60-taga gravediĝo, la ino naskas idon. La femalo portas la idon sur la haŭtmembrana ventro. La disiĝo okazas je 6 monatoj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.