Malagnino
komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Malagnino estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Kremono (Cremona) en la regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 740 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bonemerse, Cremona, Gadesco-Pieve Delmona, Pieve d'Olmi, Sospiro kaj Vescovato.
Malagnino | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Lombardio |
Provinco | CR Kremono |
Geografia situo | 45° 8′ N, 10° 7′ O (mapo)45.13333333333310.116666666667 |
Alto super marnivelo | 43 m [+] |
Areo | 10 km² |
Loĝantaro | 1740 (2023) |
Loĝdenso | 161 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Bonemerse, Cremona, Gadesco-Pieve Delmona, Pieve d'Olmi, Sospiro kaj Vescovato
|
Poŝtkodo | 26030 |
Imposta kodo | E843 |
Kodo laŭ ISTAT | 019056 |
Telefona prefikso | 0372 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Malagnino situas 80 kilometrojn sudoriente de Milano kaj 7 kilometrojn oriente de Kremono. Pro la kampara ĉarmo de la komunumo sed la samtempa proksimeco al la urbo Kremono la loĝantaro de Malagnino ekde la 1980-aj jaroj konstante kreskas.
Historie la komunumo evoluis el malgranda romia setlejo, kiu situis ĉe antikva ĉefvojo. Ankoraŭ nun en la komunumo troveblas multaj akvigaj kanaloj el la romia epoko. En la komunuma teritorio krom la ĉefa loĝloko situas la komunumopartoj San Giacomo Lovara kaj San Michele, kaj la pli etaj domaroj Casal Malombra, Malagnina, Santa Lucia Lama, Sette Pozzi kaj Visnadello - formale ankoraŭ aldoniĝas metieja zono ("zona artigianale"), kiu tamen unuavice ne estas loĝloko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.