Makul-likaono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Makul-likaono
Remove ads

La makul-likaono (ankaŭ nomata hiena likaono, Lycaon pictus), estas kanisedo troviĝanta nur en Afriko, ĉefe ĉe savano kaj tre maldense arbaraj areoj. Ĝi estas la due plej granda natura kanisedo post la lupo kaj la plej granda kanisedo en Afriko, kun plenkreskuloj, kiuj pezas 18–36 kg.[1][2]

Thumb
Afrika natura hundo (Lycaon pictus pictus) ĉe Savuti, Chobe Nacia Parko, Botswana
Thumb
Afrika natura hundo (Lycaon pictus pictus)
Thumb
Distribuado de la afrika sovaĝa hundo: certa ĉeesto estas markita ruĝe, kaj ebla - rozkolore
Thumb
Hienaj hundoj pasigas la plej varmajn horojn de la tago ripozante
Remove ads

Diversaj nomoj

Ĝi estas diverse nomata afrika natura hundo, sovaĝa afrika hundo, afrika ĉashundo, kablanda ĉashundo, afrika makulhundo, makula lupo, makula ĉashundo, punktohundoornamita lupo.

Trajtoj

Ĝi estas unika kanisedo, nome la ununura specio en la genro likaono. Ĝi plej proksime rilatas al la genro Canis, kvankam tiuj genroj ne povas interreproduktiĝi. Ĝi estas fruktodona reproduktulo, kun grandaj idaroj ĝis 19 likaonidoj, kaj povas reproduktiĝi je iu ajn sezono de la jaro. Reproduktado estas kutime limigita al la alfa paro.

Lycaon pictus estas tre sukcesa ĉasisto, kaj plejmulto el ties ĉasadoj finiĝas per mortigo.[3] Ĝi predas ĉefe mezgrandajn hufulojn, kvankam ĝi kaptas aliajn predojn kiaj strutoj. Makul-likaono troviĝas en diversaj nefermitaj habitatoj tra sub-sahara Afriko, kvankam ĝia teritorio ege malpliiĝis. Ĝi bezons grandajn teritoriojn por sia supervivado, faktoro kiu okazigas defiojn por ties konservado.

Ĝi frontas diversajn minacojn por sia supervivado: leonoj, malsanoj, kaj homa aktivado damaĝas la specion. Multaj konservadaj organizoj funkcias por sekurigi la supervivadon de tiu simbola specio.

Remove ads

Bildaro

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads