belorusa poeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Maksim Tank (beloruse Максім Танк) estas pseŭdonomo de fama belorusa, sovetia verkisto kaj politikisto Eŭgeno Ivanoviĉ Skurko (naskiĝinta la 17-an de septembro 1912, mortinta la 7-an de aŭgusto 1995); beloruse Яўген Іванавіч Скурко, ruse Евгений Иванович Скурко), kiu ekde 1965 ĝis 1971 estis prezidanto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko.
Li naskiĝis en vilaĝo Pilkaŭŝĉina, apud Mjadzel, tiama Rusia Imperio, nun Minska regiono de Belorusio, en kamparula familio. La infanaĝon li pasigis en malfavoraj kondiĉoj de la Unua mondmilito, pro kiuj la familio en 1914 estis devigita rifuĝi. Rezulte de la Pola-bolŝevika milito kaj preskriboj de Riga pactraktato (1921) la vilaĝon Pilkaŭŝĉina aneksis Pollando.
Aŭtune de 1926, la estonta poeto ekloĝis en Vilejka, kie li ekstudis en rusa privata gimnazio. La junulo aktive agadis, verkis artikolojn por laŭleĝaj kaj malpermesitaj gazetoj, partoprenis en patriota kaj kleriga movadoj, pro kio lin persekutis la pola sekreta polico. Li kelkfoje estis arestita kaj enŝlosita en prizonon.
Li komencis verki estante tiutempe gimnaziano. La unua verso – "Ekstrikis gigantoj-tuboj" sub plumnomo "Maksim Tank" – estis presita en gazeto "Belorusa vivo" (Lvovo, la 7-an de aprilo 1932).
Pro partopreno en eldonado de ĵurnalo "Ĵurnalo por ĉiu", la 27-an de aprilo 1932 Maksim Tank estis arestita kaj enŝlosita en Vilno en loka prizono "Lukiŝki".
Post aligo en 1939 de la okcidenta parto de Belorusio al Belorusa SSR, li oficis en ŝtata servo, laboris en kelkaj eldonejoj.
Maksim Tank tre amis sian edzinon Ljubov Andrejevna. Ties filo Maksim Skurko rememoras, ke post ŝia morto marte de 1995 kaj kremacio, la edzo starigis la cindrujon ĉe sia lito. Post lia morto okazinta samjare, ĝin oni metis en lian ĉerkon kaj enterigis kune en tombejo de lia naskovilaĝo Pilkaŭŝĉina.
En 1935 Maksim Tank komencis verki poemon "Naraĉ", kiu rakontis pri striko de fiŝkaptistoj sur lago Naraĉ. Pro cenzuro la verko ne estis presita plene, kaj pro tio la poeto elstrekis la plej akrajn momentojn kaj eldonis la poemon popece en ĵurnalo. Sed apartajn numerojn de la ĵurnalo oni konfiskis. Nur en 1940 la poeto renovigis tekston de la poemo. En 1936 estis eldonita la unua versaro de Maksim Tank - "Je bagno", en 1937 - la dua verkaro "Oksikoka koloro" kaj en aparta eldono la poemo "Naraĉ", en 1938 - la tria versaro "Sub masto". Pri liaj verkoj oni komencis diskuti en literaturaj rondoj. Grandan popularecon havis liaj tiatempaj versoj "Rendevuo", "Kanto de kalidroj" , "Nigraj pecoj", "Al tago", "Akto unua", "Tri kantoj", "Aŭskultu, la primavero venas...", "Romanco", "Sur Perono" kaj aliaj. Lirika heroo de la poeto allogis per pleneco de vivakcepto, per natureco kaj sincereco de sia konduto kaj vivo, vera humanismo. Lia filosofa liriko similas al satiraj verkoj, pejzaĝaj motivoj kaj bildoj interplektis kun montro de specifaĵoj de intima mondo de heroo. La poeto multe eksperimentis per versaj formoj.
Dum la Dua mondmilito Maksim Tank laboris en gazeto "Por Sovetunia Belorusio" en agitacia fako "Dispremu la nazian vipuron", verkis kaj eldonis poemon "Januk Sjaliba" (1943), versarojn "Akrigu la armilaron" kaj "Tra flamanta firmamento" (1945).
Unu el plej bonaj en belorusa poezio en postmilita jardeko estis versaro de Maksim Tank "Se oni scius..." (1948). Per sia enhavo kaj senco ĝi estis direktita en antaŭnelongan pasintecon, lirika heroo de la libro koncentriĝis en klarigo al si dramajn kaj tragediajn momentojn de la Dua mondmilito. Multenombraj interesaj kaj bonaj verkoj eniris en postajn versarojn de la poeto - "Sur ŝtono, fero kaj oro" (1951) kaj "En vojo" (1954). Sed tiatempaj versoj, samkiel ĉio en la tuta literaturo sovetunia tuŝis t.n. "teorion de senkonflikteco kaj ilustracieco". Sed la poeto konsciis siajn mankojn.
Dum 1948-1966 Maksim Tank laboris kiel ĉefa redaktoro de laliteratura ĵurnalo "Polimja", dum 1966-1990 - la unua sekretario, estro de Verkista Unio de Belorusio. Li estis elektita kiel deputito de Supera Soveto de Belorusa SSR (1947-1971) kaj USSR (1969-1989), ekde 1965 ĝis 1971 estis prezidanto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, membriĝis en kelkaj sociaj organizacioj.
Dum la jardekoj 60-90 estis eldonitaj plej bonaj libroj de la poeto, kiaj estis alte taksitaj per kritiko kaj literaturistoj "Mia pano ĉiutaga" (1962), "Gluto de akvo" (1964), "Korespondado kun la Tero" (1967), "Estu lumo" (1972), "La vojo prilulita per sekalo" (1976) kaj ceteraj. La poeto multe verkis por infanoj, tradukis en la belorusan lingvon iujn verkojn de Aleksandro Puŝkin, Vladimir Majakovskij, Adam Mickiewicz.
Maksim Tank estas unu el plej grandaj belorusaj poetoj, apartaj literaturaj kritikoj staras lin je unu nivelo kun nobelaj laŭreatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.