From Wikipedia, the free encyclopedia
Maketo de Uzinoj Škoda, nomita ankaŭ "ligna amantino",[1][2] estis ligna maketo de areo de Uzinoj Škoda en Plzeň, kiun dum la dua mondmilito konstruis germanoj inter vilaĝoj Vejprnice, Vochov kaj Křimice kiel falsan celon.[2][3][4]
La pilzenaj Uzinoj Škoda apartenis en la tempo de okupado en koncernon de maŝinaro de Reichswerke Hermann Göring[5] kaj ĝi estis konsisto de armilindustrio provizanta nazian Germanion per armea arsenalo.[6] La civila produkta programo estis dampita kaj plimulto de la fabrikado produktis armilojn.[4] Pro sia produktado ĝi estis natura celo de bombaviadiloj de la brita kaj pli poste ankaŭ de usona aerarmeo, kiu klopodis pri ĝia neniigo.[1]
Germanoj konsciis signifon de unu el la plej grandaj armilfabrikoj de Regno kaj perceptis klopodon de la brita RAF pri ĝia bombardado.[1] Ili lasis tial nordokcidente de Plzeň konstrui modelon de la fabriko, por ke ili erarigu la aliancanan aerarmeon kaj tiu bombardu anstataŭ la fabriko puŝitan modelon.[3][7] La tre fidinde aspektanta ligna maketo konstruita sur areo 100 hektaroj estis tegita per sakŝtofo kaj ĝi havis eĉ por la uzinoj tipajn fumtubojn, ensumigitaj estis ankaŭ imitaĵoj de fervojlinio ĝis Cheb kaj al Domažlice.[3][8]
Kvankam estas ofte indikata la konstruado de maketo en la jaro 1943,[3][4][9] ĝi estis konstruita jam en la jaro 1941.[10][11] Cetere al la falsa modelo kelke da kilometroj okcidente de a fabriko atentigis Londonon jam en aprilo de 1942 ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj pere de dissendilo Libuše dum operaco Canonbury. Ili konsideris ankaŭ, ĉu eblus la maketon bruligi.
En postmilita dokumento Strategic Air Victory in Europe estas menciite, ke la maketo erarigis unufoje 15-an aerarmeon de USAAF.[12] La erariga celo estis dum la milito neniel trafita[3][11] kaj ĝi ĝisatendis ĝis fino de la milito.[8] Sekve la maketo estis uzita kiel fonto de materialo por riparo de Uzinoj de Škoda grave damaĝigitaj dum lasta flugatako.[8][11]
La allogaĵo por bambaviadiloj ĉe Vejprnice ne estis unusola de sia speco, dum la milito estiĝis similaj falsaj fabrikoj en pluraj lokoj de Eŭropo. Ekz. Ferfabriko Vítkovice havis sian imitaĵon ĉe urbo Kravaře proksime de Opava.[13]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.