Magyarnádalja [madjarnAdalja] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo signifas hungare: hungara-kano-subaĵo.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9909
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 190
Situo
Magyarnádalja situas inter Körmend kaj aŭstra landlimo, kiun tuŝas la ĉefvojo kaj fervojo inter Körmend kaj Szentgotthárd. Körmend troviĝas 5, Vasvár 25, Szentgotthárd 26 km-ojn.
Historio
La unua mencio okazis en 1391. En 1920 Magyarnádalja trovis sin apud la nova landlimo de Aŭstrio. Fera kurteno baris la trafikon inter 1947 kaj 1989. La ĉeesto povis esti nur per permesilo. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve oni trapasas la limon ie ajn senkontrole. En Magyarnádalja migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- sonorilostablo
- monumento pri 1000 jaroj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.