estiĝo de elektra kampo per varianta magneta kampo From Wikipedia, the free encyclopedia
La elektromagneta indukto estas elektromagneta interefiko, dum kiu estiĝas elektra tensio en konduktilo. Ĝia malkovro estas dankebla al Michael Faraday (1831). Oni dividas la fenomenon de la elektromagneta indukto je du grupoj: Moviĝa indukto kaj Trankvila indukto.
Ĉi tiu artikolo temas pri fizika fenomeno. Por matematika principo uzebla por pruvado rigardu la paĝon Matematika indukto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Indukto. |
Dum la moviĝa indukto (alinomita ankaŭ elektromova indukto[1]), aŭ la magneta kampo aŭ la konduktilo aŭ ambaŭ moviĝas rilate iunu al la alia. La plej oftemoviĝa formo estas turniĝanta moviĝo (generatora principo), sed aperas ankaŭ elektromagneta indukto per pasanta moviĝo, sed ĝenerale en prezentaj instalaĵoj, eksperimentoj.
Se la induktita tensio estiĝas en linia konduktilo tiel, ke moviĝo de la kondiuktilo estas vertikala je la induktaj linioj, tiam la grandeco de la induktita tensio estas: , kie B : estas magneta indukdenso (Vs/m²), l : estas efika longo de la konduktilo (m), v :estas rapido de la movo (m/s). Se ni movas en la magneta kampo kun indukdenso „B” rulaĵon (bobenon) kun volvonombro „N”, tiam la induktita tensio estas: Okaze de moviĝa indukto, la direkton de la induktita tensio estas difinebla per leĝo de Lenz.
Dum la trankvila indukto moviĝas nek la konduktilo, nek la magneta kampo; tiukaze, la elektromagneta indukto generas la magnetan flukson (produto de indukdenso kaj kovrita surfaco) : Pro tiu formulo, magneta indukdenso „B” estas nomita ankaŭ magneta fluksdenso[2].
Oni parolas pri induktita tensio, se en konduktilo -rulaĵo- estiĝas tensio je efiko de elektromagneta indukto. Tiu tensio ne egalas al tensio de la akumulatoroj, baterioj, kiu estas produktata je kemia efiko. Pri la magneta flukso ŝanĝiĝanta dum la tempo, la grando de la tensio, estanta dum trankvila indukto, okaze de unuvolva rulaĵo (konduktilo) egalas al: Se temas pri rulaĵo kun volvonombro "N", tiam:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.