From Wikipedia, the free encyclopedia
Magda TROTT (naskiĝis la 28-an de marto 1880 en Freystadt in Schlesien (ekde 1945 renomita Kożuchów), mortis la 12-an de majo 1945 en Misdroy (ekde 1945 renomita Międzyzdroje) estis germana verkistino. La feminisma aktivistino kaj multflanka verkistino nuntempe nur konatas per ŝiaj porinfanaj literaturaĵoj.
Magda Trott | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de marto 1880 en Freystadt in Schlesien | |
Morto | 12-an de majo 1945 (65-jaraĝa) en Misdroy | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La patrino de Trott, kiu estis opera kantistino, post la naskiĝo de la infanoj ne plu aktivis. En la jaro 1903 la familio transloĝiĝis al Berlino. Trott frekventis tie seminarion por infanĝardenistinoj en la domo Lettehaus kaj trapasis la ŝtatan ekzamenon infanvartistinan. Fakte ŝi ankaŭ laboras en municipa infanĝardeno, tre ŝatate fare de al infanoj.
En 1907 Trott fondis, kune kun aliaj riĉaj virinoj, la institucion de "Porvirina banko / Frauenbank"; ĝis la malfruaj 1920-aj jaroj Trott estis unu el la plej radikaj feministoj tiutempe. Ŝia kunbatalantino estis i.a. Thea von Harbou. Ŝia plej granda revo estis - kion ŝi priskribis ankaŭ en 1914 en la novelo Von der Gründung des Frauenstaates - fondi amazonan ŝtaton en la Luneburga Erikejo kun la ĉefurbo Lüneburg. La luneburganoj koleriĝante atakadis ŝin en la loka gazetaro.
En 1915 Trott transloĝiĝis sur la insulon Wolin, en la urbon Misdroy (hodiaŭ pole: Międzyzdroje), kie ŝin ade vizitis dumsomere etaj kaj maletaj legantinoj, ofte eĉ grandaj grupoj el infanaj hejmoj. Tie komenciĝis ŝia intensega laboro. Ŝi verkis ankaŭ sub diversaj pseŭdonimoj kiel: G. Claudius, Lena Torahn, Lena Mageda, J. Marein, Rud Mavege.
Laŭ informoj el tekstoj sur kelkaj originaj Pucki-volumoj de la malfruaj 1930-aj jaroj Trott estis ankaŭ mem patrino; tamen, de ŝiaj eblaj infanoj ne estas je dispono informoj. Kelkajn tagojn post la fino de la Dua mondmilito ŝi mortis. Kiamaniere estas ĝis nun nekonate.
Hodiaŭ konatas Trott nur pro porinfanaĵoj. Sed tiaĵoj estis nur parto de la verkaro kompleta. Ŝi verkis distrigajn romanojn, porvirinajn konsililojn, teatraĵojn, rakontojn kaj etajn novelojn. Tamen ekde la komenco ŝi ankaŭ flegis la ĝenron de adolekstantinaĵoj. Je la fino de la 1920-aj jaroj ekis la verkado de porknabinaj serioj diversaj (Pommerle, Goldköpfchen, Pucki) kaj famigis ŝin en tiu ĉi direkto. La samtempuloj taksis ŝiajn verkojn trivialaj. En 1933 la nazioj metis kelkajn malnovajn romanojn de ŝi sur la listo de nepermesitaj libroj. Ŝia produktiveco estas imponega. Ĉar la multo de ŝiaj verkoj aperis nur post 1919, kiam ŝi estis jam 39-jara, kaj ĝis 1942, do ene de nur 23 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.