En Hinduaj skribaĵoj, Maĝa (en Sanskrito: मय) Maĝasura aŭ Mayāsura (मयासुर) estis grava antikva reĝo de diecaj estaĵoj kiel asuroj, daitjoj kaj rakŝasoj. Maĝa estis konata pro sia brila arkitekturo. En Mahabarato, Maĝasabha – halo de iluzioj – estis nomita laŭ li. Oni konsideras lin ankaŭ kiel komponinto de la originala ekzemplero de la "Surĝa Siddhanta".
Maĝasura | |
---|---|
homo | |
Verko | Mahabarato Ramajano |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Kashyapa |
Patrino | Diti |
Oni diras, ke estas 100 Danavaj filoj de Danu, filino de Dakŝa. La Danavoj ne estis konsiderataj ĝenerale malbonaj kaj tiel individua Danavo povas esti ĉu bona ĉu malbona. Ekzemple Maĝasura, nome arkitekto de demonoj, estas virta homo adoranto de Ŝivo. Aliaj Danavoj, kiel Namuĉi, Ilvala, Vatapi estis ruzaj kaj malicaj, subigitaj al Indro kaj Agastja.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.