Remove ads
Municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mação estas portugala urbeto de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Médio Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj.
Mação | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1355 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6120 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 338 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 33′ N, 8° 0′ U (mapo)39.55-8 [+] | ||
Areo | 399,98 km² (39 998 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mação [+] | |||
La urbeto Mação estas sidejo de la municipo Mação, kun 399,98 km² de areo kaj 7 338 loĝantoj (2021), subdividita en ses freguesias. La municipa teritorio limas nordoriente kun Proença-a-Nova, oriente kun Vila Velha de Ródão kaj Nisa, sude kun Gavião, sudokcidente kun Abrantes, okcidente kun Sardoal kaj Vila de Rei kaj nordokcidente kun Sertã.
Mação formas parton de la municiparo Comunidade Intermunicipal do Médio Tejo.
Estas abundo de arkeologiaj restaĵoj, ĉefe de romianoj, kiel la banloko en Ortiga. Tre fama estas trezoro de la Bronzepoko de Porto do Concelho en 1943, komponita de 42 pecoj (falĉiloj, lancoj, hakiloj, glavoj, ponardoj, braceletoj ktp.).
En 1944, en Casal da Barba Pouca (freguesia Penhascoso), oni malkovris la plej grandan semilon el siliko en Iberio. Menciendas ankaŭ la kastrumoj de Amêndoa (Ferepoko), Castelo Velho de Caratão (Bronzepoko), arkeologia kuŝejoj de Vale do Junco kaj Vale do Grou (Romia Imperio).
Borde de Ribeira de Ocreza, ĉe konstruado de ŝoseo SCUT en Beira Interior, oni malkovris rokpentraĵojn, de diversaj epokoj, inklude la unuan trovitaĵon de paleolitika arto subĉiela en la sudon de Portugalio, ĉar ĝistiam oni konis nur en la groto de Escoural. Temas pri bildo de ĉevalo figurita en absoluta profilo.
Mação en la mezepoko (ĝis unua kvarono de la 14-a jarcento) apartenis al la senjorlando de Belver en la Ordeno de Malto. Ĝi ricevis la unuan foruon de sendependenco el la reĝino Isabel.
Mação havas jenajn freguesías:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.