M-Muzeo

From Wikipedia, the free encyclopedia

M-Muzeo
Remove ads

La M-Muzeo (nederlande M-Museum Leuven) estas muzeo en Loveno, ĉe la loko de la antaŭa urba muzeo Vander Kelen-Mertens. La muzeo havas sian propran kolekton de ĉirkaŭ 46 000 verkoj. La malfermo okazis la 20-an de septembro 2009 fare de la belga princino Mathilde kaj la nederlanda princino Máxima.

Rapidaj faktoj arta muzeo, Partoj ...
Thumb
Interne de la muzeo
Thumb
Bonveniga teksto en Esperanto ĉe la enirejo de la muzeo!

La arkitekto Stéphane Beel integris historiajn trajtojn kaj modernan arkitekturon ĉirkaŭ bela korto. La dezajnisto estis komisiita por integri la novajn konstruaĵojn kun ekzistantaj konstruaĵoj, placoj kaj artaj verkoj. La tuta areo de la muzeo estas 13 500 kvadrataj metroj.

En la muzeo troviĝas krom ekspoziciejoj ankaŭ M-kafejo, M-butiko, aŭditorio, infana ateliero, korto kaj loko por laborsesioj. Vido de la urbo estas ofertata ĉe diversaj lokoj en la muzeo. La muzeo havas tegmentan terason.

Remove ads

Permanenta kolekto kaj ekspozicioj

La historia kolekto de M enhavas unikajn pentraĵojn de malfrua gotiko (15-a kaj 16-a jarcento) kaj belegan kolekton de bildoj (19-a jarcento). La kolekto de M enhavas verkojn de Dirk Bouts, Rogier van der Weyden, Constantin Meunier, Jef Lambeaux kaj aliajn. La kolekto inkluzivas pentrarton kaj skulptaĵojn, fotojn, filmon kaj arkitekturon. La muzeo proponas tra la tuta jaro multajn agadojn kiel ekzemple familiajn dimanĉojn, infanajn atelierojn, turneojn, prelegojn, libroprezentojn.

Permanenta kolekto

La permanenta kolekto, kiu konsistas de arto produktita en Loveno kaj Brabanto inter la mezepoko kaj la 19-a jarcento, rakontas la historion de la urbo vidita de la artoj. La grafika verkaro de Anto Carte, James Ensor kaj Eugène Laermans estas montritaj. La permanenta kolekto konsistas el 46 000 pecoj.

Ekspozicioj

Aldone al la permanenta kolekto, M prezentas portempajn ekspoziciojn de malnovaj mastroj kaj nuntempaj artistoj. Ampleksaj ekspozicioj de belgaj kaj internaciaj bildartistoj estas kombinitaj kun pli eksperimentaj projektoj de junaj talentuloj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo M - Museum Leuven nederlande.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads