komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Mönchaltorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Uster |
Koordinatoj | 47° 18′ 42″ N 8° 43′ 20″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3299 |
Areo | 7,62 km² |
Alteco | 442 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8617 |
Komunumkodo | 0196 |
Mönchaltdorf estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 3299 loĝantojn.
Mönchaltdorf situas ĉe la suda bordo de la lago Greifensee, ĉe la alfluo de la rivero Mönchaltorfer Aa aŭ simple Aabach, kiu estas unu el la du ĉefaj alfluantoj de la lago kaj do fontrivero de la rivero Glatt. Al la komunumo apartenas ankaŭ la eksklavo Heusberg oriente ĉe la limo al Wetzikon.
La komunumo Möchnaltorf limas en nordo al Uster, en oriento al Gossau, en sudo kaj okcidento al Egg, kaj en nordokcidento aliflanke de la lago Greifensee al Maur.
La eksklavo Heusberg limas krome en okcidento ankaŭ al Wetzikon.
Mönchaltdorf estas per busoj de la Zurika Trafik-Unio ligita kun Uster, Egg ZH, Meilen kaj Stäfa. La buslinio de Gossau tra Mönchaltorf ĝis Uster de 1909 ĝis en la 1950-aj jaroj estis elektra tramlinio. 2 kilometrojn sude de Mönchaltorf en Esslingen troviĝas alveturejo al la Forch-Rapidvojo, kiu ĉe la aŭtovoja cirklo Hinwil konektiĝas al la svisa aŭtovojo A53.
Mönchaltorf konservis grandparte sian kamparan karakteron. Tamen nur ankoraŭ malgranda parto de la loĝantaro laboras en la agrikultura sektoro. Ĉe la marĝeno de la vilaĝo en 2008 estis malfermitaj unu el la unuaj supermerkatoj de Aldi en Svislando.
Unua dokumento de Mönchaltdorf okazis en la jaro 741.
Famaj civitanoj de la komunumo estas la eksa Federacia Konsilanto Leon Schlumpf kaj la nova Federacia Konsilantino Eveline Widmer-Schlumpf.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.