Remove ads
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Mark (germane Märkischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsberg. Administra centro estas la urbo Lüdenscheid. La teritorio kovras la kernon de la historia Graflando Mark ("Grafschaft Mark"), kiu situis norde de la samepoka Duklando Berg.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Arnsberg |
administra urbo: | Lüdenscheid |
areo: | 1.058 km²2 |
loĝantoj: | 410 346 loĝantoj (fine de decembro 2022) |
loĝantoj po km2: | 423 |
aŭtokodo: | MK |
distrikta subdivido: | 15 komunumoj |
administreja adreso: | Heedfelder Straße 45 58509 Lüdenscheid |
retpaĝo: | www.maerkischer-kreis.de |
Mapo | |
La distrikto havas areon de 1 058 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 410 346 loĝantojn.
La distrikto ampleksas la okcidentan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Sauerland [prononco Zaŭalant] plena je densaj arbaroj. Norde limas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono, dum la sudo kaj oriento estas monta. Sudokcidente najbaras plia monteta kaj arbara regiono, la Bergisches Land (regiono Berg), kaj pli sudokcidente la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la norda Ruhr-regiono kaj la sudokcidenta ĉirkaŭaĵo de Kolonjo, ankaŭ en la pli trankvila distrikto Mark kreskigis plurajn grandajn urbojn.
(inter krampoj la nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022)
Urboj
Pliaj komunumoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.