From Wikipedia, the free encyclopedia
Márton Kerecsendi Kiss [kereĉendi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerecsendi Kiss Márton, aŭ Kerecsendi-Kiss Márton estis hungara verkisto, poeto, redaktoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kis Márton István.
Márton Kerecsendi Kiss | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Kiss Márton István | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1917 en Kerecsend | |
Morto | 23-an de februaro 1990 (72-jaraĝa) en Klevlando | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/2-6-52 vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto scenaristo redaktoro dramaturgo poeto instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Márton Kerecsendi Kiss naskiĝis la 28-an de junio 1917 en Kerecsend (Hungario), li mortis la 23-an de februaro 1990 en Cleveland (Ohio, Usono).
Márton Kerecsendi Kiss lernis en Győr kaj Eger, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto. Li ekinstruis en Gánt, poste en Bicske kie ekde 1938 li faris la unuan ciganan lernejon de la lando. En la fruaj 1940-aj jaroj liaj kontribuoj aperis en gazetoj. En 1944 li edziĝis, en la sekva jaro li rifuĝis al Germanio, poste al Italio, en 1947 al Argentino. Intertempe li estis deklarita milita krimulo en Hungario. Ekde 1957 li vivis en Kanado, ekde 1962 en Cleveland. En la menciitaj landoj li redaktis hungarlingvajn gazetojn. Li ricevis premion en 1973.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.