Luo Ben (ĉirkaŭ 1330–1400,[1] aŭ ĉirkaŭ 1280–1360[2]), pli bone konata per sia socia nomo Guanĵong (mandarena prononcado: [lwo kwanʈʂʊŋ]), estis ĉina verkisto kiu vivis dum la Ming dinastio. Li estis konata ankaŭ laŭ sia pseŭdonimo Huhai Sanren (en ĉina: 湖海散人; en pinjino: Húhǎi Sǎnrén; laŭvorte 'Plezura homo de Lagoj kaj Maroj').[3] Al Luo oni atribuis la verkadon de la Romano de la Tri Regnoj, unu el la kvar famaj klasikaj romanoj de la Ĉina literaturo.
Luo Guanĵong | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1334 en Tajuano, Yuan |
Morto | 1-an de januaro 1400 (65-jaraĝa) en Hangĝoŭo, Ĉina Imperio |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Yuan |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Verkoj | Romano de la Tri Regnoj |
Oni supozas, ke la historioj kiuj formas la kernon de la Romano de la Tri Regnoj kaj de Ĉe akvorando estis disvolvigita de multaj sendependaj rakontistoj. Oni supozas, ke Ŝi Nai'an estis la unua kiu arigis Ĉe akvorando en unuigita verko, kaj Luo poste nur metis ĝin en la nuna formo de 100 ĉapitroj. Tiukadre Luo estas kutime konsiderata la aŭtoro de la Romano de la Tri Regnoj.
Bildaro
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.