Ludwig PICKEL (naskiĝis 1922 - mortis la 7-an de majo 1978 en Nürnberg, Germanio) estis germana esperantisto.
Li aktive eniris la Movadon tuj post 1960 kaj en 1963 fariĝis afergvidanto de Germana Esperanto-Asocio, kies funkciulo li restis ĝis 1971, kiam li transprenis la eldonadon (poste ankaŭ la redaktadon) de Germana Esperanto-revuo, en 1975 transformiĝinta al Eŭropa Esperanto-revuo. Pickel estis ankaŭ eldonisto de pluraj Esperantaj libroj kaj prizorgis unu el la plej grandaj movadaj librovendejoj. Specifan renomon portis al Pickel lia semajna novaĵbulteno Pilo-Press, kiu regule aperadis ekde 1971 kaj havis ankaŭ sian germanlingvan version. Forlasinte sian prokuroran postenon Pickel dum sia lasta jardeko profesie okupiĝis nur pri Esperanto.
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Ludwig Pickel en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.