From Wikipedia, the free encyclopedia
La Longavosta kormorano (Microcarbo africanusaŭ antaŭe Phalacrocorax africanus), konata ankaŭ kiel Karekseja kormorano aŭ Afrika kormorano laŭ la latina scienca nomo, estas birdo de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ili reproduktiĝas en multe el Afriko sude de Saharo, kaj en Madagaskaro. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj sed entreprenas kelkajn sezonajn movojn.
Longavosta kormorano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Longavosta kormorano | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax africanus (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu estas komuna kaj disvastigata specio, kaj ne estas konsiderata minacata. Ili reproduktiĝas en nesalakvaj humidejoj aŭ trankvilaj marbordoj. La ino demetas 2 al 4 ovojn en nesto en arbo aŭ surgrunde, normale kaŝite el vido per longaj herboj.
Tiu estas malgranda kormorano 50–55 cm longa kaj kun enverguro de 85 cm. Ĝi estas ĉefe nigra, kun verdeca irizeco, en la reprodukta sezono. La flugilkovriloj estas arĝentecaj. Ĝi havas longecan voston, mallongan kapokreston kaj ruĝan aŭ flavan vizaĝan makulon. La beko estas flava.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nereproduktantaj plenkreskuloj kaj junuloj estas pli brunaj, kun blanka ventro. Kelkaj sudaj rasoj retenas la kreston la tutan jaron.
La Longavosta kormorano povas plonĝi ĝis konsiderindajn profundojn, sed kutime manĝas en neprofunda akvo. Ili ofte alportas predon al la surfaco. Ili kaptas ampleksan varion de fiŝoj. Tiuj afrotropisaj birdoj preferas malgrandajn malrapide moviĝantajn fiŝojn, kaj tiujn kun longaj kaj ŝpinilajn formojn, kiaj mormiredoj, katfiŝoj, kaj cikledoj. Ili malpli ofte manĝas ankaŭ soleojn (kiuj povas esti gravaj en ties dieto surloke), ranojn, akvajn senvertebrulojn, kaj malgrandajn birdojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.