De 1500 ĝis 1808 regis Brazilon la reĝoj de Portugalio. En 1808, Portugalio estis okupita de Francio, pro tio, Brazilo iĝis fakte sendependa. La portugala registaro venis al Brazilo kaj Rio-de-Ĵanejro iĝis laŭleĝa ĉefurbo de Portugalio, depost 1815 Brazilo iĝis laŭleĝe reĝlando. Do, Brazilo havis fakte kvar monarkojn, kaj laŭleĝe tri.
Reĝoj de Brazilo
Antaŭ laŭleĝa sendependiĝo – de 1808 ĝis 1822 Brazilo estis reĝlando kune kun Portugalio.
- 1808-1816 Maria la 1-a de Portugalio, kromnomata "la Freneza"
- 1816-1822 Johano la 6-a de Portugalio
Imperiestroj de Brazilo
En 1822 Brazilo laŭleĝe sendependiĝis kaj fariĝis Brazila imperio. La imperio daŭris ĝis 1889, kiam armea puĉo faris Brazilon respubliko. La listo entenas nur du imperiestrojn:
- Antaŭ ili estis la reĝo Johano, kiu akiris rajton uzi la titolon "imperiestro de Brazilo", sed neniam uzis ĝin.
La intervalon inter la regado-tempoj de la du Petroj kaŭzis la abdiko de Petro la 1-a, sub la premo de la parlamento. Je tiu tempo lia filo, Petro la 2-a, aĝis nur kvin jarojn; regenta konsilio regis anstataŭ li ĝis 1840, kiam oni antaŭtempe deklaris lin plenaĝa.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.