Liskamm (en la alemana lingvo: Lyskamm, kio signifas pedikokombilo) estas pli ol 4000 metrojn alta montkresto sur la limo inter Kantono Valezo kaj Aosta Valo. Ĝi estas kvazaŭ la krono de ĝia impona mil metrojn alta sudvando, kiu imprese videblas ek de Gornergrat. Liskam konsistas el du pintoj, kies orienta estas la pli alta kun 4 527 m s.m., dum la okcidenta pinto havas altecon de 4 480 m s.m. Laŭlonge de la norda piedo de Liskamm fluas la impresa Gorner-Glaĉero, de ĝia suda flanko fluas Lis-Glaĉero.
Liskamm | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 4 527 m | ||
Situo | Italio kaj Svislando | ||
Montaro | Valezaj Alpoj | ||
Geografia situo, (CH) | 45° 55′ N, 7° 50′ O; 630793 / 85734 (mapo)45.92257.8355555555555 | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 19-an de aŭgusto 1861 fare de grandekspedicio de William Edward Hall kaj aliaj | ||
Plej facila montgrimpo | tra orienta aŭ okcidenta kresto | ||
Unua grimpo
La unua grimpon sukcesis la 19-an de aŭgusto 1861 grandekspedicio fare de William Edward Hall, Jean-Pierre Cachat, Peter Perren, Josef-Marie Perren, J.F. Hardy, J.A. Hudson, C.H. Pilkington, A.C. Ramsay, T. Rennison, F. Sibson, R.M. Stephenson, Franz Lochmatter, Karl Herr kaj Stefan Zumtaugwald.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.