Linhartice
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Linhartice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivero Třebůvka, 2 km oriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 616 loĝantoj (2024).
Linhartice | |||
municipo | |||
Vido al Linhartice de kalvario en Moravská Třebová | |||
|
|||
Oficiala nomo: Linhartice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Moravská Třebová | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Regna govio Sudetio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Třebůvka | ||
Situo | Linhartice | ||
- alteco | 336 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 38″ N 16° 41′ 55″ O (mapo) | ||
Katastro | 8,73 km² (873 ha) Linhartice | ||
Loĝantaro | 616 (2024) | ||
Denseco | 70,56 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 571 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578339 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Linhartice | |||
Retpaĝo: www.linhartice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rozstání, Gruna, Staré Město kaj Moravská Třebová.
La vilaĝo estis fondita de germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio estas el la jaro 1365, kiam ĝi nomiĝis germane Raynesdorf kaj estis parto de sinjorejo Moravská Třebová. En la jaro 1398 jam la vilaĝo estas nomata ĉeĥe Linhartice. Germane ĝi estas Ranigsdorf.
De la jaro 1832 en Linhartice estis brikfarejo. De la jaro 1904 estis en la vilaĝo muelejo kun lignosegejo, poste eĉ du muelejoj. En Linhartice oni ankaŭ sukcese produktis metalajn varojn.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 773 |
1880 | 883 |
1890 | 909 |
1900 | 846 |
1910 | 820 |
1921 | 748 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 710 |
1950 | 575 |
1961 | 606 |
1970 | 575 |
1980 | 589 |
1991 | 588 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 602 |
2014 | 651 |
2016 | 640 |
2017 | 643 |
2018 | 642 |
2019 | 629 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 619 |
2021 | 590 |
2022 | 619 |
2023 | 623 |
2024 | 616 |
En Linhartice estas konservita hereda vilaĝestrejo en kiu preskaŭ tutan jaron 1823 vivis Anna Gromes, nask. Gläser, protagonistino de populara historio pri "Annenruhe", rememorata en vikipedia paĝo pri la vilaĝo Gruna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.